skribilo-users
[Top][All Lists]
Advanced

[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]

[skribilo-users] troubles for installing


From: Carlos Carleos
Subject: [skribilo-users] troubles for installing
Date: Fri, 30 May 2014 01:17:12 +0200
User-agent: Gnus/5.13 (Gnus v5.13) Emacs/23.3 (gnu/linux)

Hi!

I have troubles to install Skribilo.  I have tried two ways:

1- Directly installing Guile-Reader on Debian, Ubuntu, OpenBSD systems.

2- By means of GNU Guix on same systems.

Thinking of submitting bug reports, which one is the preferred way?

<><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><>

Saluton, Ludovik'!

Antaŭ ĉio, multegan dankon pro via laboro pri Skribilo kaj Guix.

Skribilo plaĉas al mi pli ol Scribble; eble pro kutimo, ĉar mi jam
konetis Skribe-on, eble ĉar la aspekto de dokumentfontokodo ŝajnas pli
regula kaj sexp-eca.  Ial ajn, mi planas komenci uzi Skribilon anstataŭ
LaTeĥon laŭ mia kapablo permesos.

Kvankam antaŭ unu aŭ du jaroj mi instalis sen problemo Skribilon, kaj
sporade uzis ĝin sukcese, miaj lastaj provoj estis fiasko.  Mi
provis sur malsamaj operaciumoj (Debian, Ubuntu, Xubuntu kaj OpenBSD).

Unue, mi provis instali rekte, tio estas, per antaŭa instalo nur de 
Guile-Reader.  Tamen tio malsukcesis.

Do, mi pensis ke eble la nuna stato de Skribilo estus pli direktita al
Guix.  Ĉar ankaŭ la ideo de Guix plaĉegas al mi, mi akceptas instali ĝin
kiel antaŭkondiĉon por Skribilo (malgraŭ malŝparo da diskospaco!).
Tamen, ankaŭ miaj du provoj instali Guix rezultis kun problemoj.  (La
unuan fojon, provante instali Octave-on; la dua, Skribilon.)

Resume, mi volas komenci sendi cim-raportojn (eble nur flavbekulajn
demandojn) pri Skribilo, kaj mi demandas min ĉu estus pli bone centri
pri problemoj de Guile-Reader rekte sur operaciumoj kun propraj
paksistemoj (OpenBSD kun ĝiaj packages, Debian kun ĝia APT) aŭ ĉu vi
preferas ke la bazo estu la GNU-a paksistemo Guix.

Amike,


-- 
     CARLOS CARLEOS                                    KAROLO EL KARLEOJ     
     Secretario                                               Sekretario     
     Departamento de Estadística             Departemento pri Statistiko     
     e Investigación Operativa                        kaj Operaciesploro     
     y Didáctica de la Matemática            kaj Didaktiko de Matematiko     
     Universidad Oviedo                              Universitato Oviedo     
     Principado de Asturias                          Princlando Asturujo     
     Reino de España                                  Reĝlando Hispanujo     
     Teléfono: 73353                               SMS: +34 66 004 66 05     

_____________________________________________________________________________
Porque altera el orden de la conversación. |     Ĉar ĝi fuŝas interparoladon.
> ¿Por qué está mal responder por arriba?  | Kial malbonas respondi supere? <
>> Que te respondan por arriba.            |    Kiam oni supere respondas. <<
>>> ¿Cuál es la mayor brasa en el correo?  |    Kio plej agacas retpoŝte? <<<



reply via email to

[Prev in Thread] Current Thread [Next in Thread]